Onidiro flugas
"Hej, nova peruko de la ĉefo estas eleganta! Estas tre nature!"
Alveninte al la bankedo, unu virino anoncis anstataŭ sia saluto.
"Nu, la bastardo portas perukon! Fi, trompanto!"
Unu viro reagas al ĝi.
"Ho, riproĉi viron pro peruko estas diskriminacio, ĉu ne?"
Alia viro.
"Jes, jes, eĉ viroj rajtas surmeti perukon."
"Ve, abomeninda!"
...
Se temus pri peruko de unu el kamaradoj, tia diskuto ne okazus. Tio ne estas pro duoblaj kriterioj. Oni riproĉas perukon, se tia homo portas ĝin, kiu ĉiam predikas, "Estu honesta!" Estroj estis ŝarĝitaj ol ni, ĉar ili foje devas ordoni al ni eĉ la aferon, kiun tiu mem ne kapablas fari.
Ĉiuokaze, ĉi tiu informo disvastiĝas relative rapide. Ĝi disvastiĝas eĉ eksteren de la aro da la laborantoj de tiu organo. Sed ĝi baldaŭ estingiĝos, ĉar porti perukon ne estas stranga afero, krom se ĝi ne estas ligita kun specifa persono.
Onidiro de skandaloj rapide disvastiĝas. Eĉ se la nomo de interesato ne aperas sur ĵurnalo, tiuj homoj nepre ekzistas en ĉiu lernejo, kiu povas difini la homon. Lernejo estas malvasta socio, kiu konsistas el nur cent kelkdek filioj. Sed tia afero ne disvastiĝas eksteren. Ĉar ni hontas, ke tia homo aperis el inter ni mem.
En lerneja vivo, onidiroj pompe floras en la sezono de ŝanĝo de laborejo. En tiu tempo, ankaŭ profetoj, ĵurnalistoj kaj kritikistoj aperas en ĉiu lernejo. Diversaj onidiroj flugadis, blagaj, emociaj, sondaj, amuzaj ktp. Eventuale oni atendas ŝanĝon en eventmankaj vivoj. Ankaŭ mi, kiam mi enmanigis la informon, ke unu instruisto de iu lernejo moviĝos, mi kontrolis, ĉu ĝi estus pli amuza ol nun aŭ ne, se mi plenigus la lokon. Plejokaze, la deziro estis realigita, ke mi volas ŝanĝi la lokon, sed la deziro ne estis realigita, ke mi volas iri al iu specifa lernejo. Sed eĉ tiam la rezulto estis ne malbona. Mi estis bonsortulo pri tiu afero.
La klimakso de la moviĝo venas laste. Nome, moviĝo de la estroj. Precipe, ŝanĝo de oficĉefo kostas preskaŭ vivon al oficistoj. Eĉ se maldezirinda lernejestro venus, instruistoj havus multajn kaŝejojn por ne rilati al li. Ĉar lernejestro moviĝas al alia lernejo dum du, tri jaroj, oni povas elteni. Sed oficistoj kaj oficestro preskaŭ ĉiam laboras en unu ĉambro. Se la aero en la ĉambro streĉus ĉiutage, ankaŭ la stomako malfunkcius.
Iun tagon mi preterpasis la oficĉambron, tiam ĉiuj oficistoj rigide staris kaj la ĉefo predikis ion. Post dekoj da minutoj, mi revene pasis preter la ĉambro. Tiam la prediko ankoraŭ daŭris. Ĝenerale, kiel japana proverbo diras, cent predikoj venkiĝas de unu puo. Sed tia etoso ne permesus eĉ la puon. Mi imagis, ke tia longa prediko temis pri malkongruo de mono. Oficistoj plej zorge traktas mona afero.
Ĉiuokaze, oni deziras ĉefon, kiu ne premas sian stomakon. En la lasta periodo, de lernejo, onidiro pri venonta ĉefo flugas kaj saltas ĉie, kie homoj estas.