Printempo, tamen ankaŭ aŭtuno, en naskiĝloko
Printempo venas al montoj, vilaĝoj kaj kampoj. Mi rakontis pri riveroj kaj montoj de hejmloko. Sekve, ĉu mi parolu pri vilaĝoj? Sed tio estas malfacila. Eĉ montoj kaj riveroj ŝanĝiĝas laŭ tempopaso. Montoj kaj riveroj ankoraŭ havas iom da indikoj, kiuj vekas la rememoron. Tamen, vilaĝoj tute ne havas tiajn signojn. Arbaretoj malaperis, vojoj estas ne samaj, eĉ montetoj ebeniĝis. Mi paŝas ĝis la fino de la strato antaŭ mia naskiĝdomo. Tie staras templo kaj tombejo de mia familio. Sed ambaŭflanke de la strato, jam troviĝas nur kelkaj domoj, kiuj agordiĝas al mia memoro. Memoro de nomoj, kiuj estis samklasanoj loĝintaj najbare, jam ne tiel certa al mi. Ne restas sufiĉa ŝlosilo por rememori.
Mia naskiĝloko estis tia loko, kia vojaĝanto en Edo-epoko veis dirante, "Infere sovaĝa kampego, kie neniu arbo kreskas por ŝirmi min kontraŭ sunbrilo dum 80 lioj." 80 lioj estas nuna 320 km en japana sistemo, sed 43 km en ĉina sistemo. Eble la vojaĝinto uzis ĉinan mezurunuon. Ĉiuokaze, mi pensis lin stultulo, ĉar kutima vojaĝanto uzas Ooŝu-kajdo(ĉefa vojo al ĉefurbo al norda regiono) . Sed tia stultulo vastigas nian konon.
90 jarojn poste de la komenco de Meiĵi-epoko, ankaŭ la sovaĝa regiono estis kultivita tiel sufiĉe, kiel grego da infanoj krie kuradas sur kampoj kaj montetoj.
Kiel unu knabo el tiaj gregoj, mi ripete rememoras jam ne ekzistantajn pejzaĝojn. Tio estas vojeto ĉirkaŭ unu kilometron longa, kiu kondukis min de malantaŭ lignaĵfabriko al la eta paŝtejo. Tie troviĝis ĉio, kio necesis al geknaboj. Estis heĝo de tearboj, domo de kultivisto, kie kapro manĝas herbon, kampetoj tie kaj tie, akvkultivejoj, riveretoj, arbustoj kaj digo plena de artemizio.
Troviĝis bambuarbareto, morusuja kampo, enigma subtera tunelo, arbaretoj de kverko kaj fago, porkejo, stalo de ĉevalo kaj Ĵizo-statuo, kie ni povis kuraĝkonkuri per meti ŝtonojn alterne kun batanta koro, ĉar al kiu malsukcese metis ŝtonon kaj faligis ilin, nepre trafas puno de la bodisatvo Ĵizo. Kaj fore, vidiĝis montaro de Nasu.
Post ioma ekspedicio, ni povis iri al loko de iama ĵomona vilaĝeto, kie ni povis trovi pecon de argilaĵoj kaj ŝtona sagpinto, se ni bonŝancis. Estis eta karbofornejo kaj fervojo, sur kie kuris vaporlokomotivo. Ankaŭ staris maljuna dika alta cedro sur la pinto de monteto, kies piede kviete staris sanktejo en arbaro kun fonta pura akvo. Kaj fluis la rivero Sabi, kie ni povis kapti cotofiŝon kaj kolekti argilon.
Ni havis sufiĉan manĝaĵon en bona sezono. Ni neniam metas la manon al produktaĵo de kampoj. Tamen oni fermis okulojn, ke geknaboj prenas persimonon, juglandon, ginkon kaj figon de sia korto. Kompreneble, iuj homoj ne permesis tion. Ni riproĉis tiujn homojn kiel avarulon, nome kanajlon, sed nun mi komprenas, ke riproĉinda estis ni sed ne ili.
En printempo, nia gajno estis malmulta. Tial ni entrudis en la umearbaro. Grimpante kaj kaŝinte en la branĉoj kaj folioj, ni manĝis ne maturan frukton. Oni avertis tiuj nematuraj fruktoj estas venenaj sed krom semoj, unu du manĝo ne venenis nin. Se iu knabo iras sub la arbo dum ni manĝas kaj rimarkis nin, ni tuj ĵetdonis frukton al li kaj faris el li komplicon.
Kontraŭe, arbusto de aŭtuno estis ekstrema feliĉujo por ni. Estis kaŝtano, eleagnoj de lanterno kaj rozo, frukto de sovaĝa ĉerizo kaj herba ĉenomelo. Ĉenomelo ne estis bongusta. Ĝi nur gustis acida. Sed ni manĝis. Ankaŭ frukto de sovaĝa ĉerizo estis tro malbongusta por diri ĉerizo. Tamen ni manĝis. Aliflanke, moruso estis tre bongusta sed vermoj ankaŭ ŝatis ĝin. Kiam antaŭa gasto troviĝis, ni forpelis ĝin kaj manĝis.
En arbusto, ankaŭ abundis je fruktoj de herboj, kiuj estas plej taŭga kiel kuglo de bambuherba pafilo. Kaj ni facile povis enmanigi branĉojn, kiujn ni raboti kaj skulpti per tranĉilo, kiun ni ĉiam portis en la poŝo. Unua klasa branĉo estis sendube tiu de ĉerizarbo, kies ŝelo estas tre bela.
Vespo kaj burdo estas kompreneble danĝeraj. Eĉ abeloj estas ĝenaj. Estas ne vere, ke oni ne estas pikita se oni kuŝas senmove. Iu kamarado pruvis tion. Oni devas plenkure eskapi kiam abeloj koleras. Tamen, ni diskutis taktikon por batali kiam ni trovis neston de abelo. Sub ĝi, ni ligas herbojn kaj kiam malamiko falis kroĉinte piedon al ĝi, ni pafas la neston per kaŭĉuka pafilo kaj faligas abelbombon sur la kapon de malamiko. Maturuloj vundiĝis kaj havis profundan traŭmaton pro venkiĝo de milito. Malgraŭ tio knaboj ŝatis militludo.
Ankaŭ akvkampo estis ĝoja ludejo. En vintro tio fariĝis glitejo. Kelkaj ne permesis ludi tie, ĉar ni detruas randon de la kampo. Sed ĉiuokaze oni kultivas la kampon kaj ordigas randon antaŭ ol ili plenigas akvon prepare por semado. Kiam veterprognozo aŭguras malvarman nokton, kelkaj onkloj bonkore plenigis akvon por knaboj. En aŭtuno, ni povas kapti rizakridojn. Ni estis permesate eniri en rizkampon antaŭ ol kultivistoj rikoltas rizon, ĉar akridoj damaĝas rikolton. Post rikoltado, kultivistoj metas monton da pajlo post forpreno de rizoj. Ni ludis fosante truon en la monton. Sed ankaŭ la pajlo mem estis vendovaro. Tion sciinte, ni ĉesis ludi tie. Verdire, unu tagon, ni estis severe riproĉita de unu kultivisto.
La plej granda enigmo estis subtera tunelo, kiu kuris kelkmetrojn sube de kampoj. Tie kaj tie estis enirejo kun elipsa betontubo, kaj ni povis vidi la fundon. Ne estis akvo. Ni povis suben iri kaj la tunelo estis sufiĉe alta, ke ni povis paŝi tie starante. En la tunelo estis mallume sed post iom da paŝado, ni ekvidis malgrandan lumon antaŭe kaj ni hastis kaj fine ekkuris. Ni ne demandis al maturulo, kio estis la tunelo. Ni sciis, ke oni riproĉas nin pro tiu ludo kaj samtempe ni eble timis, ke tro bagatela respondo estis donota.
Ĉio estas nur en mia memoro, neniu pruvo restas. Nek atestantoj jam ne vivas aŭ eĉ vivas, en ilia memoro, la aferoj povas havi tute alian formon.