Nia Golfeto

Eseoj de Najbaraj Geonkloj

Registri dormon

   Kial oni surmetas brakhorloĝon? Kompreneble oni faras tion por scii horon. Krome, oni ankaŭ povas montri sian vivnivelon per tio. Mia brakhorloĝo estis ĉiam malplej multekosta, ĉar mia vivnivelo estis tiel. Se mi surmetus tion de altnivela, tio tuj detruus mian vivon. Nur mia komputilo estas altnivela pli ol mia enspeza nivelo. Oni, krom maniulo, ne povas scii, ĉu la komputilo estas multekosta aŭ ne.

   Nu, la brakhorloĝon mi ĉesis surmeti jam antaŭ mia emerito. La kialo ne estis pro tio, ke mi volis kaŝi mian vivnivelon. Mi povas scii horon, ĉar ĉie ajn mi estas, mi povas vidi horloĝon. Tia epoko nun estas.

   Sed mi ekhavis brakhorloĝon ekde antaŭ 2, 3 jaroj. Saĝhorloĝon mi nun havas. Ĝi estas horloĝo sed tio estas ne grava por mi. Mi ankaŭ havas saĝtelefonon sed min preskaŭ ne telefonas. Ambaŭ iloj interesas min pro ilia karaktero kiel komputilo.

Saĝhorloĝo registras diversajn agojn kaj korpajn statojn. Kaj la saĝtelefono povas akumuli la datumojn.

   Iun tagon, mi forgesis demeti la saĝhorloĝon kaj mi endormis. Sekvan matenon, mi trovis mian dumdorman staton registritan en la saĝtelefono. La tuta poento de dorma kvalito estis taksita kiel 70, ne malbone. Kian kvaliton la poentoj montras? Mi legis la klarigon. Se malpli ol 60, mi devas atenti por plibonigi la kvaliton, kiam 60-79, mia dormo estas ne bona nek malbona, se ĝi estas 80-89, la dormo estis bona kaj se pli ol 90, tre bona.

   Mi observis dum du semajnoj kaj trovis, ke mia dormtempo estas 4 - 5, la rezulto estas ĉiam 70 poento. Se mi dormas pli ol 6 horojn, la poento fariĝas pli ol 80 aŭ kelkfoje super ol 90. Mi komprenas, ke dormdaŭro estas grava. Mia edzino ofte avertis al mi, ke mi dormu antaŭ ol la 24a horo. Sed mi ne obeis ŝian konsilon, ĉar meznokto estas ora tempo por mi.

   Sed unu fojon, mi sciis tiajn poentojn, mi ekdeziris daŭrigi poentojn de pli ol 90. Mi decidas ellitiĝi je la 5a kaj duono. Tial por dormi 6 horojn, mi devas enlitiĝi ĝis la 23a kaj duono.

   La enhavo de dormprofundo ankaŭ registrita per grafikaĵo, maldorma, REM-dorma, malprofunda kaj profunda.
Iun matenon, mi trovis, ke mi estis maldorma 2 horojn el 7 horojn da dormo. Ĉu mi vekiĝis dum 2 horoj? Kion mi faris dume? Sed mi komprenis. Mi nur dormis 3 horojn en lito kaj sidante en fotelo mi ripetis dormon kaj maldormon en la fotelo. La sumo de maldormo estis 2 horo. Se tiel estas, mi tre malefike uzas tempon. Prefere mi dormu dum 7 horoj en lito.

   Kaj mi trovis gravan aferon. Mi ofte dormetas en mia fotelo. Maljuniĝo tiel estas. Mi eĉ pensis, ke la figuro de maljunulo, kiu ŝancelas sian kapon en varma sunoĉambro, estas ne malbona. Tio ja estas malbona! La fenomeno estas montras nur tiu ne prenis sufiĉan dormon.

   Tiamaniere, mi perdis oran meznoktan tempon, sed estas multe pli sane, ke mi plene vekas min dumtage.

   Bedaŭrinde, mi ankoraŭ ne sukcesas daŭre akiri pli ol 90aj poentoj. Mi enlitiĝu pli frue.

Kontakto

Please refrain from entering
your Last Name here:


Enigu vian rimarkon sube. Poste klaku la butonon "Sendu.":