Roomba aliĝis al mia familio
“Bonege! Daŭrigu!" Roomba venis al mia hejmo. Ĝi estas tiel aminda, ke mi senkonscie alvokas al ĝi. Ĝi estas puriga roboto. Ĝi laboras senripoze ĝis ĝi elĉerpas tutan energion. Tia diligenteco iel kortuŝas min. Nun estas proponita pli evoluinta versio sed bazo estas origina Roomba. Tio jam estis kompleta. La nomo de la firmo "iRobot" estas ankaŭ tre bona. Titolo de la fama verko "Mi, roboto" de Isaak Asimov.
Kiel la movo de ĉi tiu maŝino estas programita? Se ĝi kuras rekte kaj kiam ĝi koliziis kun io, nur sufiĉas al ĝi balai tutan areon se ĝi ŝanĝas direkton tute hazarde, mi supozas. Mi iam lernis "principon de egala probableco" en statistika mekaniko.
Enfermu libere moveblajn multegajn partiklojn en skatolo kaj lasu ilin dum longa tempo, tiam la stato ene de la skatolo atingas al ekvilibro, nome stato de neniu ŝanĝiĝo observebla. Sed tio ne estas nur ŝajna senŝanĝeco. Se oni povas observi malgrandegan parton de la skatolo, ĉiu parto senĉese ŝanĝiĝas. Sed en ĉiu parto devas esti 'ĉiuj probablaj statoj realiĝas je egala probableco.' Tial la ŝanĝoj sume internuligas kaj rezultas la stato en la skatolo ŝajne neŝanĝanta. Mia memoro eble ne estas preciza sed mi forte dubis la parton de '.....', "kial?" Tia principo ne havas bazon. Sed ĝi estas strange konvinka. Se ne estas egala, tio estas malpli natura! Tamen, ĉu estas prave, ke oni konstruas teorion de naturscienco surbaze de sento, "Ĉi tiu estas pli natura"?
Sed forgesu detalon! Mi aplikas la principon al la movo de Roomba. Por Roomba, 'probabla stato' estas rekte kuri se obstaklo ne troviĝas. Kaj la principo estas ĝi kuras ĉiun lokon de movebla intervalo en egala probableco. Tamen la principo estas aplikebla por tiom multega nombro da partikloj, kiom miliono estas kvarfoje obligitaj. Tia principo ne aplikebla por nur unu Roomba.
Tial imagu, oni metas 200 milionojn da Roomba en Kanto-ebenaĵo, kiu havas 16 mil kvadratajn kilometrojn da areo. Ĉi tiu nombro estas ankoraŭ tro malmulta sed eĉ tiu nombro estas tro peza por manovri per mia imagpovo. Kaj ĉiu havas baterion, kiu povas movi Roomba dum 10 jaroj. Komence, Roomba estu kie ajn, kiam ili ekmoviĝas. Post kelkaj jaroj, ili disvastiĝas ĉie en la Kanto-ebenaĵo kaj kuras al ĉiuj direktoj. Tiam se oni observas ĉe ajna areo de 80 kvadrataj metroj je ajna momento, tie kuras unu Roomba. Se ĝi elkuras el la areo, alia Roomba enkuras. Foje povas esti pluraj aŭ nula, sed averaĝe unu Roomba daŭre kuras.
Akompanante movon de Roomba per rigardo, mi imagis, ke unu el 200 milionoj da Roomba vidiĝas ĉi tie. Do, mi povas vidi ekster mia mallarĝa domo, vastegan Kanto-ebenaĵon. Tiu pejzaĝo vastigas ankaŭ mian koron. Plue ĉie estas purigita bele. Ege agrable!
Tiam mi pensis. Jene, venu tia Roomba, kiu purigas ordigante obstaklojn. Subite, 200 milionoj da Roomba malaperis.