La tagoj de Dorakulo
En la meza tago de 3 sinsekvaj feriaj tagoj en februaro, ni tagmanĝis francan panon kun diversaj legomoj kaj viandaĵoj enmetinte. La panon aĉetis. mia filino ĉe Makuari-filio de Aeon, kiu estis antaŭe Carrefour, kiun Aeon akiris tuton inkluzive de dungitoj. En iama Carrefour estis bakejo, kiun oni ŝatis pro ties francan panon ĵus bakitajn. Aeon mem havas bakejon kun marko de 'Cantevole.' Ĉu tiu marko celis italan guston aŭ prenis nur nomon senrilate al la tipo de panoj? Se la lasta, oni povas akiri francan panon ĉe la antaŭa bakejo de Carrefour, ĉar sama bakisto laboras ĉe sama bakejo.
Ho, pri tio mi ne temas, nun. Temas pri la franca pano. Ĉar mi kreskis manĝinte nur simplajn manĝaĵojn, plej parto de manĝeblaĵoj estas bongusta al mi. Mi mordadis francan panon dirante, "Bone, bone, bongustege!" Unu momenton, mi tiris forte la panon per mano premante alian finaĵon per dentoj, tiam mi sentis ion nebonan kaj krietis "Aj!" Jam tro malfrue! Tri supraj antaŭaj dentoj kune foriĝis. Ili estis tri falsajn dentojn, kiuj kune ligitaj kaj ambaŭ flankaj dentoj estis fiksitaj en la supra denta radiko. La dento ĉe mezo nur premiĝis al gingivo. Mi tuj telefonis al dentisto. Sed respondo ne venis. Ne precize dirite, mia telefon aŭdilo ricevis anoncon, "Nun ni ne povas respondi telefonon." Ne protestu, "Vi nun estas ĉe telefono!" Ni vivas jam en la 21a jarcento, jes en magia mondo. Ĉiuj scipovas magion de aŭtomata respondo. Iom poste mi ankoraŭfoje telefonis. La respondo estis sama. "Ho, ve! Hodiaŭ estas feria tago de la kliniko!" La sekvinta tago ankaŭ estis feria. Tial mi devis atendi ĝis mardo. Tiun tagon, mi ne telefonis sed rekte iris tien. Sed, ho, ve! La kliniko estis fermita. Neniu klarigo troviĝis.
Mi aŭdis, ke lastatempe, dentaj klinikoj multe bankrotas. Oni devas renovigi aparatojn kaj instalaĵojn, kiuj ĉiam evoluas kaj neeviteble multekostaj. Tio kaŭzas financan problemon. Do, mi devas serĉi alian dentiston. Reveninte hejmen, pro konstato, mi serĉis retejon de ĉi tiu kliniko kaj trovis kalendaron. Tie troviĝis klarigo, ke tiun mardon oni fermas la klinikon pro iom da renovigo. Bone, bone! Mi ne bezonis serĉi alian klinikon.
Infanoj kun buŝo, al kiu mankas kelkaj infanaj dentoj, estas aminda. Kiel do okaze de maljunulo? Mi ridetis kontraŭ spegulo. Jen, mi preskaŭ svenis! Dorakulo estis atakonta de malantaŭ la spegulo! En tiu posttagmeze, mi havis kunsidon. Ĉu mi ne ĉe estos hodiaŭ? Ne, ne! Lastatempe porti maskon estas ne stranga. En ordo! Tamen, mi trovis, ke mi ne povas prononci sonojn "f" kaj "v". En multaj fremdaj lingvoj distingoj inter "f" de "h" kaj "b" de "v" ŝajnas grava. Do, Dorakulo ne povas kaŝi sian identecon per masko. Sed ĉi tie estas Japanio. Nia lingvo ne havas tian senutilan komplikaĵon. Tiel mi povis sekure pasigi tiun posttagmezon.
Sekvintan merkredon, mi telefonis al la kliniko kaj tuj la saman tagon mi povis ripari la dentojn. La dentisto metis gluon al la radikoj de dentaro, kiun mi mane portis, kaj forte premis supren al mia gingivo. Mi morde premis dumtempe kaj poste la kuracisto eligis superfluan gluon, tiel la riparo finiĝis sukcese. La dentisto diris, "Jenan fojon, mi devas kuraci alimaniere. Tamen nun ni vidu kiel ĝi iros."
Mi trovis ion alian. Dorakulo devas esti soifema. Tial ili pacience volas suĉi sangon kiam ili vekiĝis. Dum la tri noktoj, kiam mi ne havis antaŭajn dentojn, Mia gorĝo tiel sekiĝis, kiel, je vekiĝo, mi ne povis movi la langon pro mimiĝo ĉe tiu bazo. Antaŭaj dentoj ankaŭ funkcias kiel ventŝirmilo.
Senzorgeco de maljunulo kaŭzas eĉ krizon de vivo. Eĉ se oni travivos, tio kostos dekoj da enoj aŭ pli grandskale. Ĉi foje mi bonŝance pagis nur mil enojn. De nun, mi ne malestimu, ke pano estas nur facila malamiko. Mi devas strategie konsideri, ĉu mi povas sekure mordi rekte, aŭ ĉu mi devas fingre ŝiri ĝin pece antaŭe.