Nia Golfeto

Eseoj de Najbaraj Geonkloj

Mi havis lecionon por la unua fojo

     Mi ĉesis esti inĝeniero kaj 2 jarojn poste mi fariĝis altlerneja instruisto. Mi volis instrui al lernatoj natursciencon sed kiam mi ricevis intervjuojn, la ekzamenanto diris, "Lastatempe, ĉefa misio de instruisto ne estas instrui sian fakan aferon sed gvidi devojiĝintojn al ĝusta vojo." Estis la jaro 1975, kiam ĵurnaloj komencis raporti pri violentaj aferoj en mezlernejoj kaj la afero eksplode disvastiĝis. Mia laborlernejo decidiĝis kaj mia rolo tie kaj deĵorantaj klasoj ankaŭ decidiĝis. Oni enketis mian deziron pri taskrolo, sed tiam ĝi estis jam decidita, ĉar la sekvintan jaron mi sciis, ke oni decidas ĉion antaŭ ol novdungitoj venos. Antaŭulo, kiu vidis mian nomliston de unu el klasoj, pri kiu mi respondecas, li murmuris, "Ho, kiel bone kribriĝis tiaj lernantoj! Nu, penu ne venkiĝu."

     Je la unua leciono, mi prezentis min ĉe la klaso. Tuj unu lernanto diris, "Sinjoro! Ĉu vi havas amatinon? Ni kune iru al 'turko' per via unua salajro!" 'Turko' estas tiama seksa diboĉejo por viroj. Kia demando li faras? Sed rigardante ĉirkaŭaj lernatoj mokridetantaj, mi sciis ĉi tiu demando estis testo al mi. Do, mi respondis, "Hmm, mi deziras mia salajro sufiĉas por tio."
Kontraŭe, seriozmiena lernanto stariĝis rekte kaj demandis, "Kio estas la signifo por altlernejano lerni fizikon?" Oni hurais, "Bone dirite!" Mi respondis, "Al iu baza kono, al alia nenio." Ĉi tiu lernanto estas estro de "grupo de Sociaj Aferoj." Tia grupo kutime estas aro da maldekstruloj sed li estis ĝisoste dekstrulo. Sur la muro de la klubĉambro, estis algluita granda japana flago. Kaj li plej respektis verkiston MIŜIMA Jukio, kiu sin mortigis per 'harakiri'(tranĉi sian ventron) post entrudo en japana sindefenda armeo por instigi anojn. Diskuti kun ĉi tiu seriozknabo estis interesa kaj mi kelkfoje havis ŝancon interparoli kun li longe. La membroj plejparte senĝene tuj elbuŝigis kion ili pensis. Baldaŭ mi sciis, ke enhavo de lernolibro estis tro multa por la klaso, mi draste maldikigis la planon, kiu ago oficiale kontraŭregula, sed komence, mi pensis, ke ne indas al ili trudi nutraĵon de troa kvanto, kiom ili ne povas digesti. Sed poste mi komprenis, nekompreni ne estas afero de kvanto. Ĉiuokaze, mi faris lecionon per multe malpliigita enhavo. 

     Iun tangon, unu lernanto, kiu sidis tuj antaŭ la instruista tablo, subite ekridis kaj diris, "Sinjoro, lastsabate, vi paŝis tien kaj reen antaŭ erotika kinejo de urbo T, ĉu ne? Estis tiel amuze por rigardi!" Apudaj lernantinoj klinis sin for de li. Mi respondis, "Mi estas ofte malĝuste identigita. Antaŭe, korvo insiste plendis al mi pri io akompanate min. Mi diris al ĝi, ke ĝi erare kroĉas al mi pro ago de alia homo. Sed mi ne povis persvadi ĝin. Estis vere ĝene." Li estas klubĉefo de tabloteniso. Onidire, kiam li ludis matĉon, lia rigardo iom post iom firme fiksiĝis al okuloj de kontraŭulo. Kaj la konkuranto timiĝis kaj cedis.

     Alian tagon, unu lernato ekridegis. "Ja, tiel estas! Sinjoro, mi komprenis fizikon!" Kaj poste li ĉiam akiris plenajn poentojn pri mia ekzameno. Mi metis unu altnivelan demandon por li, sed li ĉiam solvis ĝin. Li estis filo de prezidanto de asocio de gepatroj kaj instruistoj.

     Ankaŭ jena lernanto troviĝis. "Sinjoro, vi estas freneza. Ni ne povas kompreni tiel malfacilan demandon." "Ĉu? Do, ĉu vi estas feliĉa, se mi instruas al vi aferojn por elementa lernejano?" "Ve, ankaŭ tion mi malŝatos! Cetere, hodiaŭ estas tro varme. Ni ŝprucigu akvon en ĉi tiu ĉambro." "Hmm, ĉu vere vi volas fari ĝin? Bone, sed kian ajn rezulton vi havos, mi ne permesas eliri ĝis difinita tempo, ĉu bone?" Ĉar li konsentis. Do, mi lasis al kelkaj lernantoj ŝprucigis akvon en tuta ĉambro. Baldaŭ la ĉambro fariĝis tiel humida, ke oni ekgrumblis. Sed mi ŝajnigante flegma predikis:
"Rememoru, kiamaniere akvoŝprucado malvarmigas aeron? Tio estas baza kono, precipe en mia lando. Nun, mi parolu kazon de iu belulino, kiu perdis sian reputacion pro tio mankis al ŝi konon de baza scienco.... " Sed gelernantoj, kiuj venis por purigi la ĉambron, forte riproĉis min pro malpura planko. Mi pardonpetis al ili kaj petis purigon. Ili grumblante viŝis ĝin per ŝvabrilo.

     Tiamaniere, mia starto kiel instruisto ne estis tiel malbona. Plejparto de gelernatoj estis gefiloj de lokaj fiŝkaptistoj kaj kultivistoj. Ili estis iom kruda kaj impertinenta sed ne malbona pri karaktero kaj baza sinteno. La situacio draste ŝanĝiĝis post kiam klasoj multiĝis kaj multaj gelernatoj enfluis el najbara granda urbo. Tuta nombro de gelernantoj en altlernejo rapide kreskis kaj ĉiuj lernejoj estis devigita akcepti pli kaj pli multajn lernantojn ĉiujare.

Kontakto

Please refrain from entering
your Last Name here:


Enigu vian rimarkon sube. Poste klaku la butonon "Sendu.":