Nia Golfeto

Eseoj de Najbaraj Geonkloj

Ventumilo

   Mi ne ŝatas venton. Lastatempe, trajnoj kaj busoj ne malfermas sian fenestron, ĉu somere aŭ ventre. Tia situacio helpas min. Antaŭe, nepre estis tia homo en kunveturantoj, kiu ne povas elteni, se vento ne blovas bla, bla, bla... enen. Tiu vento multe ĝenis min.

   Ankaŭ en mia domo, loĝas tia homo kaj ŝi malfermas fenestron senrilate al vetero. "La humida aero ne estas bona por nia sano". Mi avertas ŝin sed ŝi neglektas ĝin. Mi kaŝe, efektive tio ne estis ebla, fermas fenestron ŝajnigante pardonpeti. Mi ne volas malbonhumorigi ŝin.

   Nun estas tro varme, ni devas ŝalti klimatizilon. Tiam mi devas eviti la venton el la maŝino. Kiam mi volas dediĉi sur komputilo, mi devas ili mian ĉambron, kie malvarmiga maŝino ne estas ekipata. Ĝis nun mi lasis la ĉambron nur per natura movo de aero sed lastatempe alarmilo kontraŭ malsano pro varmego ofte alarmis per la malagrabla elektra sono.

   Tia situacio devigis min aĉeti ventumilon, kiun mi malŝatas. Esplorante diversajn specajn ventumilojn, mi trovis unu kortiran ilon. Tial mi vizitis vendejon de elektraj aparatoj por konstati, ĉu ĝi estas tio, kion mi serĉas.

   Kiam mi metas mian manon ĉe 50 cm for de la ventumilo, la vento frapas mian manon. Tiun senton mi malŝatas! Sed kiam mi staras pli for ol unu metro de tiu maŝino, la vento estas tiel mola, ke ĝi iras kviete karesante mian vizaĝon kaj brakojn. "Jen, mia maŝino!", mi krietis. Rigardinte la etikedon de prezo, mi gapis pro la prezo kaj pensis, "Ho, ve. Ĉu oni pagos tiom por ventumilo?"

   Mi tre hezitis aĉeti ĝin. Sed la kuranta kosto, nome elektra faktulo, nur altiĝas je nur 30-40 enoj dum unu somero, mi trompis min dirante al mi mem, ke tiu kosto meritas rekompenci aĉetprezon. Verdire, mi mortos multe pli frue ol la tago, kiam ŝparinta elektra kosto atingos la aĉetitan prezon.

   Poste, mi vidis recenzojn pri la ventumilo, kiel mi anticipis, ĉiuj malkontentaj kritikoj estis pri la prezo. Iu kritikis:
"Mi povus aĉeti 20 normalajn ventumilojn per ĉi tiu prezo."

   Ha, tion ne diru! La frazo malkaŝas vian devenon. Mi scias la plej profunde malriĉan tavolon de nia socio. Vi ĝuste elektis la aparaton anstataŭ aĉeti 20 ventmilojn. Tial ne plendu.

   Iam populariĝis tia ventumilo, ke la aparato moviĝas laŭ 1/f fluktuo, aŭ ke ĝi funkcias laŭ malklara kontrolo k.a. Mi pensas, ke nuntempe, AI ventmilo estas vendata. Sed mia nova ventumilo ne estas tia produkto, kiu vendas sin vekante al homoj honton, ke tiu ne povas kompreni la klarigon. La principo de mia ventumilo estas simpla kaj klara. Ankaŭ tion mi tre ŝatas.

   Ĉi tiu ventumilo havas duoblajn helikopterojn. Interna parto konsistas el 5 helikopteroj kaj ekstera 9. La internaj helikopteroj tenas cilindron ĉe siaj pintoj kaj el la cilindro staras radie 9 eksteraj. Ĉar la internaj kaj eksteraj helikopteroj rotacias kune, la dua moviĝas pli rapide ol la unua. Tio rezultas, ke pli rapida kirlanta ventfasko de ekstera implikiĝas al malpli rapida ventofasko de interna, kaj ke la ventofaskoj kolizias ĉe fokusa punkto. Tio rezultas, ke kirlo de ventovasko estas rompita kaj fariĝas kviete moviĝanta kaj disvastiĝanta vento.

   La diferenco de nombro de helikopteroj estas por ekvilibrigi kvanton de du ventfluoj. Ĉu la nombro estas para aŭ ne influas al la kvalito de vento. Se nur la nombro estas multa, la vento fariĝas mola kaj alie malmola.

  Uzante hejme, efektive, ĝi forprenas varmon de mia korpo, kaj la vento estas mola. Tio estas agrabla por mi sed por tiuj, kiuj ŝatas venton, ne kontentiĝus.

   Plue estas bona afero. Ĉar ĝi rotacias malrapide, neniu sono naskiĝas eĉ meznokte. Aj, eble ĝi iom bruas sed almenaŭ malpli laŭta ol la sono de mia tinito.

   Ankaŭ ĉi-jare, mi demetis la kovrilon kaj metis la ventumilon apud mian skribtablon. 

Kontakto

Please refrain from entering
your Last Name here:


Enigu vian rimarkon sube. Poste klaku la butonon "Sendu.":