Vortoj
"Ĉi tiu estas floro de Higann*1."
"Ho, jam estas tia sezono!"
Mi turnis min aŭdinte infantonaj voĉoj kontraste al matureca vortumado kaj trovis tie du knabinojn parolantajn kun lernejn tornistrn sur la dorso. Ŝajnis al mi, ke ili estas du aŭ tria grada elementaj lernejaninoj. Antaŭ ili staris unu tigo de ĉirkaŭ 50 centimetrojn alta.
Post la kelkaj tagoj, kiam mi estis preterpasonta tie forta koloro frapis miajn okulojn. Gi etendis siajn maldikajn ruĝajn longajn brakojn, kvazaŭ ili minacas min, ke ili kaptos min. Ĝuste la loko, kie la knabinoj staris kaj babilis.
Kiam oni aŭdas taksadon pri iu, ke li/ŝi estas la homo, kiu tuj respondas alie kontraŭ ĉiu diraĵo de kunparolanto, ĝi estas plejokaze antaŭsigno de komenciĝo de kritiko kontraŭ la homo. Sed mi estimas la lingvan kapablon kondiĉe, ke mi ne estas la kunparolanto. Kiel tiuj homoj evoluigis la kapablon tuj rebati vortojn? Mi trovis, ke iuj homoj montras tian kapablon jam ekde sia infanaĝo. Ĝi lerte respondas alie kontraŭ io ajn, kiun maturaĝulo diras. Plue, la vortoj kaj frazoj riĉiĝas ĉiutage, kvankam mi ne povas diveni, kie ĝi lernas ilin. Tio estas tre amuza kiel observanto sed mi supozas, ke tio estas tre ĝena por la patrino, kiu devas kunesti preskaŭ ĉiam kun la infano. Ĝi povas fari tian vortumadon baldaŭ post kiam ĝi ekparolis. Do, mi pensas, ke la kapablo devas esti denaska.
Antaŭ kelkaj jaroj, mi denove komencis lerni Esperanton, kiun mi longe forgesis. Lernkunsido fariĝis reta maniero pro epidemio kaj mi antaŭvidis la situacion daŭri longe. Tial mi decidis, ke mi mirigos klubanojn fariĝinte flua parolanto kiam ni refoje kunsidos ĉeloke. Sed se ankaŭ flua parolado estas denaska kapablo, kiun mi ne eblas atingi.
Je lernado de Esperanto, ni ripetas ekzercadon krei esprimojn. Farante la ekzercojn, mi trovis , ke mi ofte rememoras loge forgesintajn aferojn. Kio okazis al tiu samklasano Akita de tohu-vendejo, kiu transiris Nordan Koreujon? Tia afero de antaŭ 60 jaroj subite malkvietigas mian koron. Strange!
Estas interese, ke mi rememoras japane tiujn, kiujn mi akiris anglalingve. Tial se mi povas fari la vortigojn kaj frazigojn de memoraĝo Esperante anstataŭ japane, tio devas esti bona ekzercado. Sed estas ankoraŭ malfacile por mi, ke mi estas en Esperantujo longe. Supozeble, esprimi aferojn japane estas multe pli facile ol fari ĝin Esperante, mi fojfoje trovas min, dronanta en rememoro japanlingve.
Eĉ estas neatingeble, ke mi povas tuj rebati kontraŭ diraĵo de aliulo, kaj ke mi ne povas paroli flue, mi volas atingi al la nivelo de la knabinoj, kiuj parolis pri floro de Higann.
Mia lernado de 70 jaraj estas luktado kun vortoj, ne, mi ne luktu sed ludu kun vortoj. Mi ĝuos ĝin.
rimarko de tradukinto
Ĉitie tradukinto estas la aŭtoro mem.
Floro de Higann estas japana nomo de Rycolis Radiata. En Japanujo ĝi floras ĉirkaŭ aŭtuna ekvinokso, kiam estas la japana festtago de aŭtuna Higann. Ni ankaŭ festas printempa Higann, kiu estas printempa ekvinokso.
Ni festas unu semajnan feston de Higann. La meza tago estas ekvinoksoj.
Higann signifas transan bordon de la rivero, kie fluas ĉia ĝenaĵo de homa vivo. Do iri Higann trans la riveron de ĝenaĵo montras, ke oni atingas nirvanon per iluminiĝo. Onidire, trejnado por iluminiĝi estas la plej efika je ĉirkaŭ ekvinoksoj.
Ni ofte ligas la floron kun morto, ĉar ĝi havas neagrable, por iuj homoj, profundan ruĝan koloron kaj ĝia formo estas iom minaca kaj ĝi ofte floras amase en tombejo. Plue ĝi havas nomon, floro de Higann. Higann estas nirvano sed ankaŭ ĝi memorigas al ni transan bordon de la rivero Sanzu, kiun oni devas transiri post la morto laŭ japana budhisma religio.