Nia Golfeto

Surventre restas sur sablo mi kuŝanta
sur duno; por mi
lontanas am' unua kun kordoloro granda.

el "Utaaro de Takuboku" trad. Miyamoto masao

Saluton!

 Ĉi tie, mi prezentas kion miaj konatoj faras ĉirkaŭ mi. Mi Esperantigas iliajn diraĵojn, tekstojn kaj aliajn el japana lingvo. Mi ankoraŭ ne estas bona tradukanto sed mi progresos rapide. Estu pacienca pri mia fuŝa lingvaĵo, mi petas.

 Miaj originaloj estas malmultaj. La plejparto estas tradukaĵoj aŭ citaĵoj. 

 Mi venis en Esperantujon tro malfrue. Sed lastatempe mi aŭdis pri Aŭstralia Esperantisto nomata s-ro Marcel Leereveld. Li travivis ĝis 105 jara kaj agis vigle ĝis sia adiaŭo al ĉi tiu mondo. Do, mi celu vivi almenaŭ ĝis lia aĝo. Tiam mi havas ankoraŭ 30 jarojn!

 "Pli bone malfrue, ol neniam."