Nia Golfeto

Al dialekto hejmloka mi sopiras.
Por ke mi aŭdu ĝin, al formikaj homoj
en stacidom' mi iras.

el "Utaaro de Takuboku" trad. Miyamoto masao

Malkovro de magneta forto kaj gravito

verkita de Jamamoto joŝitaka
eldonita de Miszu-ŝoboo (2013 17a eldono)

 

 Mi prezentas pri la libroj titolitaj "Malkovro de magneta forto kaj gravito"(1-3) de JAMAMOTO Joŝitaka, eldonitaj el Misuzu-ŝobo, en 2003.

Vi povos facile trovi la nomon de la aŭtoro en Vikipedio aŭ aliaj retpaĝoj.

 Mi instruis fizikon en altlernejo. De tempo al tempo, mi parolis epizodojn pri sciencistoj kaj historiaj okazaĵoj. Mi akiris tiujn konojn de ĉie, kie mi jam ne povas mencii la fontojn.

 Hazarde mi legis librojn de JAMAMOTO. Per la libroj, mi trovis, ke multaj el miaj paroloj pri historiaj epizodoj estis ne veraj. Estas tro malfrue, ĉar tiam mi jam emeritiĝis. Sed ne gravas, ĉar lernantoj ne memoras miajn babilaĉojn... mi esperas.

Antaŭparolo