Ĉapitro 1 Komenciĝo de la pripensado pri la fenomeno magnetismo -- Antikva Grekio
1. La unua klarigo pri magneta forto
La unua persono, kiu menciis pri magneto, en antikva Grekio kaj Egeo, estis Taleso(624-564a.K.). Taleso mem restigis neniun dokumenton. Poste Aristotelo kaj pli poste Diogeno Laertio menciis pri la ideo de Taleso.
Taleso ne celis klarigi funkcion de magneto. Li nur montris magneton kiel ekzemplon, ke eĉ ne vivanta magneto havas animon. Nome, tiutempe, oni pensis, ke la funkcio de magneto devenas el animo, kiun la magneto havas. Taleso pensis, ke la origina elemento estis akvo, kiu mem havis animon. Tial ĉiuj estaĵoj havas animon.
Supozante , ke ekzistas nur unu origina elemento, estis malfacile klarigi ŝanĝojn kaj diversecojn en la naturo, Empedoklo(483-423a.K.) proponis kvar-elementan teorion. Alie Demokrito(460-371a.K.) proponis atomismon. Kvar-elementa teorio kaj atomismo havas malsamajn komprenojn pri la origina elemento. Sed ambaŭ pensis, ke ŝajne komplika mondo, kiun oni vidas, konsistas el malmultaj originaj elementoj. Kaj ambaŭ filozofoj aspiris klarigi magnetismon.
Empedoklo pensis:
Kiam elfluaĵo el magneto puŝe deprenas aeron, kiu kovras tratruoj de fero, elfluaĵoj de la fero elvenas trenante la feron post si. Kaj kiam la elfluaĵoj atingis al la magneton, ili "agordas" al tratruoj de la magneto. Tial la fero moviĝas ĝis ĝi atingas la magneton. (p.22 l.1-l.4)
Alia filozofo estis kontraŭ ĉi tiu ideo, ĉar ĝi ne povas klarigi, kial nur fero estas tirata al la magneto. Tiutempe, oni pensis, ke magneto tiras feron sed fero ne tiras magneton.
Oni diras, ke Demokrito havis verkon "Pri magneto" sed ĝi perdiĝis. Iu posteulo menciis, ke Demokrito diris pri magnetismo:
Objekto movas similan objekton al si. Tial parencaj objektoj proksimiĝas.(p.25 l.12)
Kaj:
Magneto kaj fero konsistas el similaj atomoj. Sed atomoj, kiuj konsistigas magneton estas pli malgrandaj kaj magneto enhavas pli multan vakuon en si. Tial atomoj de magneto pli facile moviĝas kaj pli rapide movas sin al la fero, ĉar moviĝo okazas al simila objekto. Ili eniras en la tratruojn de fero kaj disvastiĝante movas atomojn de fero.
La movataj atomoj de la fero elfluas eksteren kaj ili celas magneton, ĉar ili similas al magneto kaj magneto havas pli da vakuo. La fero sekvas la elirintajn atomojn.
Fero ne havas malpli multan vakuon ol magneto, tial magneto ne proksimiĝas al fero. (p.28 l.8- p.29 l.3)
Ĉi tiu klarigo ŝajnas malpli konvinka al la verkinto ol tiu de Empedoklo. Demokrito diris, ke similaj elementoj kolektiĝas pro mekanika sistemo kvazaŭ kribrado kolektas samgrandajn erojn.
Sed oni ŝatis la penson, ke similaĵoj altiras sin reciproke.. Oni observas multajn ekzemplojn de tiu fakto en la mondo de bestoj kaj plantoj. Kaj oni ne lasis la pensmanieron esti mekanika sistemo sed personigis ĝin. Rezulte la ideo havis daŭran influon en antikva kaj mezepoka Eŭropo.
Post Sokrato, intereso pri naturfilozofio en Grekio malkreskas, ĉar ĉefa atento de filozofia ŝoviĝis al moralo.
2. Platono kaj Timeo
Platono(429-348a.K. Ho, longa vivo!) estis unu el la plej influaj filozofoj. La akademio, kiun li fondis, daŭris de 385 a.K. ĝis 529 p.K., dum pli ol 900 jaroj. Kaj liaj multaj verkoj ekzistas ankoraŭ hodiaŭ. Sed li menciis magnetismon nur du fojojn en sia grandamaso da verkoj.
En rakonto de Platono, Bardo Ion demandas al Sokrato, kial li ne povas reciti poemojn de aliaj poetoj krom tiujn de Homero, kiujn li povas reciti plej lerte. Sokrato klarigas la kialon, ke tio estas pro dieca animo, kiun Ion povas havi nur kiam li recitas poemojn de Homero. La fenomeno estas priskribita per la sekvantaj vortoj:
Tio estas ĝuste kiel la forto, kiun havas la ŝtono(magneto), kiun Eŭripido nomis ŝtono de magnezio, kaj multaj aliaj ŝtonoj de Helakrea. Nome, ankaŭ la ŝtono ne nur tiras ringon de fero sed ankaŭ donas al la ringo kapablon tiri alian ringon. Fojfoje, ferpecoj kaj ferringoj formas longan ĉenon liginte sin unu al la alia. Por ĉi tiuj ferpecoj kaj ferringoj, tiu forto dependas de la ŝtono. Samkiel, Diinoj de Musa faras homojn, al kiuj ili enblovis diecan animon kaj pere de tiuj homoj, estas faritaj la ĉeno, kiuj ekhavis diecan animon. (p.30 l.14-- p.31 l.7)
Ĉi tiu priskribo ne estas klarigo pri la fonto de magneta forto kaj ĝi montras, ke oni jam sciis, ke magneto havas ankaŭ magnetizan kapablon.
Alian fojon, Platono parolis pri magneto en la verko "Timeo." Plato prenis kvar-elementan teorion. Li aplikas formon de regulaj edroj al karaktero de kvar elementoj. Li forĵetis dekduedron pro la malbona formo. Fajro havas formon de kvaredro, aero tiun de okedro kaj akvo tiun de dudekedro. Ili estas similaj kaj aktivaj. Sed tero estas sesedro. Ĝi estas malaktiva pro sia malpli bona formo kompare kun la aliaj.
Sed Platono mem diris, ĉi tiu ideo estas nur distraĵo.
3. Klarigo pri magneta forto de Platono kaj Plutarko
Por Demokrito la mondo konsistis el vakuo kaj origina elemento. Por Empedoklo la mondo estis plenigita de kvar elementoj. Por Platono, la mondo konsistis el kvar elementoj, kampo kaj ekestado. Kampo estas akceptanto, kie elementoj povas troviĝi. Platono ne akceptis ekziston de vakuo sed li elpensis kampon. Li pensis, ke elementoj estis regulaj edroj. Tial kampo necesis kiel akceptanto de la elementoj. Kvankam oni ne povas klarigi, kio estas la kampo, la ideo mem ne estas stranga. Ekzemple, elektro-magneta ondo povas disvastiĝi en vakua spaco. Tio estas transversa ondo. Tial vakua spaco devas havi solidecan karakteron por la ondo.
Platono menciis magnetan forton, kiel similaĵon de spirado. Okaze de spirado, eliĝinte de buŝo aero puŝas ion en la kampo, kaj tiu io puŝas alian ion. Tiel ĉene cirkla movado okazas. Sed kio eliĝas el magneto? Kio estas io en la kampo? Ĉu ĝi ne estas kvina elemento? Kial puŝanta forto povas proksimigi feron? La Platona eldiro estis tute ne komprenebla. Ŝajnas, ke magnetaj fenomenoj ne estis gravaj al Platono. Platono menciis ankaŭ pri fenomeno de sukcena. La aŭtoro diras, ke ĝi estis la unua mencio en la historio pri tiu fenomeno.
Poste, Plutarko(46 p.K.-125 p.K.) klarigis ĉi tiun Platonan ideon kaj aldonis sian propran ideon en sia verko "Moralia." Plutarko diris, ke magneto kaj sukceno tiras nenion proksiman nek la objektoj alsaltas al magneto kaj sukceno.
Magneto eligas iun fluaĵon, kiu havas pezon. Ĝi puŝas apudan aeron kaj la aero puŝas sian apudan aeron. Tiel okazas cirkla movado kaj elfluaĵo de magneto revenas al origina vakua spaco. Tiam ĝi trenas feron perforte.
Alie sukceno enhavas fajrosimilan aŭ ventecan materialon. Frotado al surfaco malfermas truetojn kaj la enhavaĵo eliĝas. Kvankam ĝi agas samkiel elfluaĵo de magneto, ĝi estas malgranda kaj malforta. Tial ĝi trenas nur malpezan kaj sekan objekton, ĉar ĝi estas malforta, ne havas pezon nek sufiĉan forton treni objektojn, kiuj estas pli grandaj ol ĝi mem. (p.39 l.3-p.39 l.12)
Ĉi tie, malsame al Platono, Plutarko ne pensas kampon. Li simple uzas aeron por puŝmaterialo. Ankaŭ ĉi tiu klarigo ne estas komprenebla, kian cirklan movadon ĝi kaŭzas kaj kiel puŝantaj fortoj altiras objektojn.
Sed ĝis nun, ni povas kompreni pensmanieron de tiutempaj homoj en sekvaj du punktoj:
1. Forto agas nur per tuŝo
2. Fluaĵo povas nenion tiri, tial forto agas nur puŝe.
Kaj la priskribo montras, ke oni jam komprenis, ke la fortoj de magneto kaj sukceno estas malsamaj, ke sukceno altiras diversajn objektojn, sed magneto tiras nur feron.
4. Naturscienco de Aristotelo
La aŭtoro rimarkas, ke Aristotelo (384 a.K.-322 a.K.) neniam menciis pri magneto. Aristotelo donis pozicion al ĉio en kosmo en sia grandioza filozofia sistemo. Estas ne verŝajne, ke tia homo ne menciis pri magneto. La aŭtoro opinias, ke Aristotelo intence neglektis magneton.
Aristotelo heredis kvar-elementan teorion. Sed lia teorio estis en tute malsama kadro ol tiu de Empedoklo aŭ Platono. Platono klarigis karakterojn de materialo el geometria formo de elementoj. Sed Aristotelo pensis inverse, ke la karakteroj estas bazaj kaj elementoj estas materializoj de la karakteroj. Li analizis ĉiujn tuŝeblajn sentojn kaj reduktis ilin en du parojn da sentoj.
Ili estis varma-malvarma kaj seka-malseka. El tiuj du paroj da karakteroj, naskiĝas kvar elementoj. Ili estis fajro (varma kaj seka), aero(varma kaj malseka), akvo(malvarma kaj malseka) kaj tero(malvarma kaj seka).
La Kvar elementoj de Empedoklo ne ŝanĝas sin reciproke sed tiuj de Aristotelo povas ŝanĝiĝi. Kiam la baza karaktero ŝanĝiĝas al kontraŭa karaktero, elemento mem ŝanĝiĝas. Ekzemple, glacio(tero:malvarma kaj seka) degelas al akvo(akvo: malvarma kaj malseka) kaj vaporiĝas al vaporo(aero: varma kaj malseka). Tiel kvar elementoj ŝanĝiĝas sin reciproke.
Due, la kvar elementoj havas hierarkiajn poziciojn. Malpezaj elementoj kiel fajro kaj aero havas sian ĝustan lokon sur ĉiela tavolo, kie la luno situas. Kaj pezaj elementoj kiel akvo kaj tero havas sian ĝustan lokon ĉe la centro de universo, nome, la centro de la Tero.
En la ĉielo, kie estas pli alte ol la luno, nenio ŝanĝiĝas. Tie devas esti kvina elemento. Ĝi estas etero. Ĝi daŭre moviĝas spontane kaj ĝi estas praa kaj dieca elemento.
Aristotelo pensis, ke moviĝantaj objektoj estas nepre movataj de io. Tiuj, de kiuj mem movas sin mem, estas vivaĵoj. Tiuj, kiuj estas movataj de aliaj, estas senvivaĵoj.
Ankaŭ movado de senvivaĵoj havas du kaŭzojn. La unua estas kontaŭ-natura movado de senvivaĵo. Tio estas perforte kaŭzita de ekstera forto. Kaj la objekto eniras "mov-kapablan" staton. Kiam la ekstera forto estis deprenita, la objekto spontane komencas realigitan movadon por reveni al sia propra loko. Ankaŭ la objekto mem, kiu ricevis forton movi alian objekton, estis perforte movita de alia objekto. Tiel ni retroirante la movigantojn, ni atingas la unuan iniciatinton de la movado. Tiu estas Dio. Dio unue movas stelan ĉielon (unuan ĉielon). Tiu movo ankaŭ movas planedon, la sunon kaj la lunon. Tiel fine surteraj movoj okazas.
Sed magneto, kiu estas klare surtera senvivaĵo, movas feron. Kaj ĝi ne estas movita de alia objekto. Tial ĝi ne havas taŭgan lokon en Aristotela kosmo. Aristotelo apriore supozas agon tra medio. Ago de magneto al fero ŝajnas ago trans distanco. Ankaŭ tio kontraŭas teorion de Aristotelo.
Sed vivaĵo povas movi sin. Animo movas sian korpon. Tial, se magneto havas animon, ĝi povas movi alian objekton. Sed magneto ne havas karakterojn de vivaĵo, kiuj estas kapablo nutri sin, kreski, senti ktp.
Finfine, magneto ne havas lokon en Aristotela mondo. La aŭtoro pensas, ke tio estis la kaŭzo, kial Aristotelo neglektis magneton.
5. Teofrasto kaj postaj Aristotelismo[aŭ: postaj Aristotelismoj aŭ: posta Aristotelismo]
Aristotelo ne menciis pri magnetismo. Li eĉ ne menciis pri karakteroj de mineraloj. Teofrasto (372 a.K.-288 a.K.) verkis monografion "De lapidibus" pri mineraloj de vidpunkto de aristotelismo.
Kiel indeksan karakterojn por klasifiki ŝtonojn, li prenis koloron, travideblecon, brilecon, malmolecon, fragilecon kaj glatecon.
Li plu diras:
Krom ĉi tiuj karakteroj, ŝtonoj havas diferencojn, ĉu ili kapablas influi alian materialon, ĉu ili ricevas agon de alia materialo. Plue, iu ŝtono solviĝas kaj alia ne, iu brulas kaj aliaj ne, iu havas tirforton kaj iu povas provi oron kaj arĝenton.(p.31 l.15- p.32 l.3)
Ĉar li prenis tirforton kiel unu el indekson por klasifiki mineralojn, li pensis, ke aliaj ŝtonoj krom sukceno kaj magneto ekzistas, kiuj havas tirforton.
Sed li nur menciis, ke tiuj ŝtonoj ekzistas. Filozofio de Aristotelo jam forĵetis klarigi agon de magneto.
En antikva Grekio, oni klarigis agon trans distanco dumaniere. Unu estis la vidpunkto, ke ĝi estis ago tra apuda medio, kiu estis nevidebla. Alia estis, ke ĝi estis funkcio de animo.
Ĉe Aristotelo, kvin elementoj estis en hierarkio de pozicio. Kaj ĝi estis samtempe hierarkio de valoro. Tie la tero estis senviva kaj la malplej valora elemento. Ankaŭ ĉe Platono, nur la tero ne havas kapablon ŝanĝi sin al alia elemento. Kaj ĉe antaŭaj teorioj, oni ne prenas teron kiel praan elementon.
La ideo, ke la Tero estas nek aktiva nek movebla, estis la bazo, kiu subtenis tercentran teorion.