Nia Golfeto

Al dialekto hejmloka mi sopiras.
Por ke mi aŭdu ĝin, al formikaj homoj
en stacidom' mi iras.

el "Utaaro de Takuboku" trad. Miyamoto masao

Ĉapitro 2 Helenisma periodo

1. Epikuro kaj Atomismo

 Ptolemeo la 1-a fondis reĝajn institutojn "Muzoj" en Aleksandrio. Li ankaŭ konstruis reĝan bibliotekon kaj bestoĝardenon. Tie multaj famaj esploristoj estis dungitaj kaj okupis sin per studado. Por la unua fojo en la historio oni havis profesiajn esploristojn. Tie la fakoj de matematiko, fiziko, astronomio kaj geografio atingis pintan nivelon en la antikva greka periodo. Tamen pri magnetismo, pli novaj konoj ol antaŭe ne akumuliĝis.

 Epikuro de Ateno (342 a.K.-271 a.K.) proponis atomismon. Li verkis multajn libron sed la plej parto estis perdita. Tamen ni povas scii, ke li konsideris pri magnetismo, ĉar Lukrecio skribas pri magnetismo en sia poemo surbaze de atomismo de Epikuro, kaj ĉar Galeno forte kritikis Epikuron rilate al ties opinioj pri magnetismo.

 La Atomismo de Epikuro havas du karakterojn. La unua estas, ke fina apogilo de nia juĝo devas esti "sento." La dua estas, ke ia dio ne ekzistas.

 Atomo de Demokrito havis formon kaj grandecon. Epikuro aldonis al atomo falantan movadon, kiu trovas sian kaŭzon en ĝia pezo. Atomoj falas sed ofte deflankiĝas de rekta itinero kaj reagas inter atomoj kaj interagas kun aliaj atomoj.

Atomoj senĉese kaj eterne moviĝas. Iuj falas rekte suben, iuj deflankiĝas, kaj iuj resaltas koliziinte. La resaltintaj atomoj parte moviĝas foren kaj parte daŭrigas saltadon. La lasta okazas, kiam saltintaj atomoj estas tuj ŝanĝintaj direktojn pro interplektitaj aliaj atomoj, aŭ kiam ili estis ĉirkaŭataj de aliaj plektitaj atomoj. (p.61 l.6-- l.11)

 Gasoj konsistas el atomoj, kiuj iras foren post kolizio. Likovoj konsistas el atomoj, kiuj senĉese saltadas daŭre ŝanĝantaj la direkton. Kaj Solidoj konsistas el atomoj, kiuj estis ĉirkaŭitaj de aliaj atomoj. Antaŭe oni pensis, ke materialoj konsistas el diversaj elementoj kiel aero, akvo kaj tero. Sed Epikuro klarigis, ke ili estas nur diferenco de fazo de sama elemento. Ĉi tiu vidpunkto estis ŝlosilo de lia koncepto pri magneto.

 Demokrito diras: Nia sento pri materialo naskiĝas de atomoj, kiuj elsaltis de la materialo kaj stimulas nian sensajn organojn. Ni povas scii pri la funkcio pli detale per poemo de Lukrecio.

2. Lukrecio kaj Atomismo.

 Lukrecio(99 a.K.-55 a.K.) estis romia poeto kaj filozofo. Sed lia ĉefa verko, "Pri la Naturo" aŭ "Pri la vera eco de la estaĵoj" estis verkita surbaze de la instruo de Epikuro. La verko estas la plej bona referenco por kompreni la filozofion de Epikuro. La verko konsistas el 6 volumoj. En la unua volumo, li klarigas, kiel konsistas la kosmo kaj el kio konsistas la kosmo.

 Lukrecio diris, ke oni liberigas sin el ajna teruro, kiam oni komprenas la esencon de estaĵo. En la naturo, intenco de Dio ne ekzistas. Ĉio okazas nur pro apartiĝo kaj kolektiĝo de amaso da atomoj.

 La Unua principo de la naturo estas, ke estaĵo ne naskiĝas el nenio kaj estaĵo neniam pereas en nenion. Ĉio naskiĝas el atomoj kaj reduktiĝas al atomoj.

 La Dua principo de lia teorio estas, ke vakuo ekzistas.

 Kiom ajn materialo aspektas al ni densa, ĝiaj komponantoj kolektiĝas maldense. Ĉio konsistas el du specoj de elementoj. Ili estas vakuo kaj atomoj. La atomoj povas ekzisti en la vakuo kaj povas moviĝi al ajna direkto. Tria elemento krom tiuj du ne ekzistas.

 Diverseco de korpoj naskiĝas el ligo, movado, ordo, pozicio kaj formo de grupo da atomoj. Epikuro kaj Lukrecio aldonis movadon de atomoj al la Demokrita atomismo.

 La kosmo formiĝis kiel rezulto de movado kaj ligo de amaso da atomoj. En la sistemo de la kosmo, celo aŭ intenco de Dio ne ekzistas.

Atomoj tenas orditan pozicion ne pro sia intenco nek rezulto de konsilo de aliaj atomoj. Nur ĉar ili ekzistas multnombre, kaj reformiĝas ĉiumaniere, ĉar ili batite ekmoviĝas de infinita malproksimo kaj moviĝas tra la kosmo, kaj ĉar ili provis ĉiuspecajn movadojn kaj ligojn, finfine ili estas nuna pozicio. (p.67 l. 8 - l. 12)

 Ĉar ĉi tiu teorio tute forpelis Dion, en la 17-a jarcento, kiam Boyle kaj Gassendi revivigis atomismon, ili devis aldoni, ke la movado kaj tiu leĝo de atomoj estis donita de Dio, por agordi kun Kristanismo.

 En la dua volumo, Lukrecio skribas pri movado kaj formo de atomoj. Ĉiuj atomoj ĉiam moviĝas, eĉ en senmova materialo. Kaj atomoj havas diversajn grandecojn kaj formojn.

3. Klarigo de Lukrecio pri magnetismo

 En la tria volumo, Lukrecio konsideras spiriton kaj animon kiel fenomenon de movado de atomoj.

 En la kvara kaj kvina volumoj, li parolas pri sento kaj amo, kaj kosmo kaj socio.

 En la sesa volumo, li diskutas multajn naturajn fenomenojn. Kaj preskaŭ ĉe la fino de la volumo, li klarigas magnetismon. Li ĉiam skribis vigle sed nur pri magnetismo, li ŝajnis embarasita.

Unue, tre multaj atomoj aŭ flu-ondo de atomoj elfluas de ĉi tiu ŝtono. Ili forpelas ĉiun aeron inter la ŝtono kaj la fera ringo. Kiam la loko fariĝis sufiĉe vakua, feraj atomoj elpuŝite glitas grupe en la vakuan lokon kaj la ringo mem sekvas la atomojn kaj rezulte moviĝas la tuto. Neniu alia materialo konsistas el pli rigide ligitaj atomoj, ol forta, malvarma kaj terura fero. Tial se multaj atomoj eliras en la vakuon, estas ne dubinde, ke la fera ringo mem sekvos ilin. Kaj finfine ĝi atingas la ŝtonon kaj estas fiksita al la ŝtono per ne videblaj klapoj. (p.71 l.10--p.81 l.2)

 Sed, ĉi tiu klarigo ne povas esti aplikebla por forpuŝa forto de magneto nek kial ĝi altiras nur feron.

 Li hazarde observis feran pulvoron en bronza ujo fuĝi de magneto metita ĉe la bazo de la ujo. Li klarigis la puŝforton de magneto al fero per la interveno de bronzo. Sed lia observado almenaŭ montras, ke magneto ne nur altiras feron sed ankaŭ forpuŝas ĝin kaj la forto funkcias ankaŭ tra bronza plato.

 Kaj la kialo, ke magneto altiras nur feron, estas la denseco kaj pezo de materialoj. Oro estas tro peza por magneton altiri. Kaj ligno estas tro maldensa kaj flu-ondo de magnetaj atomoj trairas. Tial magneto ne povas altiri ĝin.

 Li ne sukcesis klarigi magnetismon. Sed ĝi estas origino de moderna mekanika teorio kaj atomismo.

4. Galeno kaj "Funkcio de naturo"

 Galeno (131 p.K. -- 201 p.K) severe kritikis atomismon de Epikuro. Li vivis en la komenco de la romia epoko sed lia pozicio estas ĉe la pinto de la tuta greka medicino. Kaj liaj verkoj estis skribitaj en la greka lingvo. Li faris multajn disputojn kaj ankaŭ ricevis multajn kritikojn. Pro tio ni povas scii pri opinioj de medicinistoj de tiu epoko.

 Sed ni ne eniru en medicinajn diskutojn. Ni vidu lian kritikon kontraŭ magnetismo de Epikuro kaj atomismo. Li skribas en sia verko "funkcio de naturo":

Ekzistas du specoj de la altira fenomeno. Unu el ili estas altiro por plenigo de vakuo. La alia estas altiro pro intimeco de kvalito. Enspiri aeron per blovilo kaj altiri feron per magneto estas du diversaj specoj de altiro.(p. 77 l.5 - l.8)

 Lia opinio estas, ke pulmo enspiras aeron laŭ mekanika funkcio por plenigi vakuon sed stomako kaj intesto absorbas nutraĵon laŭ fiziologia funkcio de kvalita intimeco. Kaj magneta forto devenas de kvalita intimeco.

 Galeno bazigis medicinon de greka epoko kaj Hipokrato per teorio de Aristotelo. Iliaj bazaj ideoj estis, ke ĉiuj partoj de korpo havas naturajn funkciojn. Kaj ili altiras, tenas, asimilas kaj forpelas materialojn. Tiuj funkcioj estas bazaj faktoj, kiujn oni ne povas klarigi. Galenos ne klarigis kaŭzojn de fenomenoj sed li donis kadron por ordigi kaj klasifiki funkcion de ĉiu organo de korpo surbaze de ĝusta observado.

5. Disputoj pri kaŭzo de magnetismo

 Galeono dogmigis sian kredon tro vaste. Li aplikis "naturajn funkciojn" ne nur al medicinoj sed ankaŭ al ne vivantaj objektoj. Magneto altiras feron, ĉar ĝi havas tiun forton. Oni ne povas klarigi ĝin. Magneta forto estis rigardata viveca forto. En la epoko de Galeno, la verko de Epikuro probable ankoraŭ ekzistis.

 Galeno diris:

Epikuro agnoskas, ke magneto altiras feron kaj sukceno rizoŝelon, kaj klarigas la kaŭzon de la fenomenoj. Laŭ Epikuro, la atomoj elfluintaj el magneto kongruas en formo kun atomoj el fero. Pro tio ili facile interplektiĝas. Ambaŭ atomoj estas reflektataj de alia objekto kaj ĉe la mezo ili interplektiĝas reciproke kaj magneto altiras feron.(p.82 l.16-p.83 l.5)

 Laŭ Galeno, Epikuro ĝuste observis la fenomenon sed la klarigo ne estis konvinka. Eĉ se li akceptis la klarigon, kiu ne povas klarigi, ke la fero altirita al magneto ankaŭ altiras alian feron. Galeno vidis kvin ferajn grifelojn ligitaj en vico. Tiam nur la unua grifelo tuŝis magneton kaj funkcio de magneto estis transdonata de unu grifelo al la sekvantaj. Galeno detale kritikas, ke la klarigo de Epikuro estas ne prava. Sed Galeno mem ne proponis ĝustan klarigon anstataŭ Epikuro. Li nur diris, ke ĉiu estaĵo havas funkcion, kiu altiras alian estaĵon, kiu havas intimecon al si.

6. Aleksandro de Aflodisiaso

 Aleksandro(ĉirkaŭ la 2a - 3a jarcento) heredis la ideon, kiu rigardas magnetan forton kiel funkcion de vivaĵo. Li revivigis la peripatekiojn(promenantojn) kaj filozofion de Aristotelo en Ateno

 Aleksandro transdonis al posta epoko teoriojn pri Magneta forto de Empedoklo, Diogeno, Demokrito ktp. La celo estis kritiki tiujn teoriojn.

 Kial fero ne altiras magneton, malgraŭ ke magneto altiras feron? Estis mirinde, ke oni atentis forton de magneto dum longa tempo sed neniu notis, ke ankaŭ fero altiras magneton. Sed pli esenca demando estis, kial magneto altiras nur feron, sed ne altiras bronzon aŭ plumbon.

 Kaj li kritikas la tezon de Demokrito, ke similaĵoj altiras sin reciproke.

Oni povas agnoski, ke magneto kaj fero konsistas el similaj atomoj. Sed ĉu oni povas agnoski similecon inter sukceno kaj rizoŝelo? Sukceno altiras multajn objektojn ne nur rizoŝelon. Do, ĉar ĉiuj tiuj objektoj konsistas el similaj atomoj al sukceno, ili devas altiriĝi inter si. (p.87 l.10 - p.88 l.1)

 En ĉi tiu epoko, oni klare vidis la diferencon inter magneta forto kaj sukcena tirforto. Kaj ĉi tiu punkto estis ĝuste Aĥila tendeno de mekanisma aŭ atomisma klarigo de magneta forto.

 Areksandro, post kritiko kontraŭ tiuj klarigoj, konkludis, ke magneta forto estas esence "forto trans distanco."

 Li diris, kiam objektoj movas alian objekton, ili mem moviĝas sed magneto mem ne moviĝas kiam ĝi altiras feron. Li pensas, se magneto tiras feron pere de aero inter tiuj du, ĉiuj malpezaj objektoj, kiuj estas en la aero, estas alportataj al magneto antaŭ ol la fero estas alportata. Magneto altiras nur feron neglektante aliajn objektojn inter si.

 Kritiko de Areksandro kontraŭ klarigoj per atomismo estas konvinka. Do, kiel li mem klarigas magnetan forton?

 Vivaĵo estas altirata per odoro aŭ ia signo de manĝaĵo. Samkiel fero movas sin al magneto celante nutraĵon el magneto.

 Galeno diris magneto altiras intiman objekton kiel feron. Areksandro diras inverse fero movas sin postulante intiman objekton kiel magneton. Ne nur tiuj, kiuj havas senton kaj animon sed ankaŭ tiuj, kiuj ne havas animon, altiras intimajn objektojn.

7. Du fluoj de kompreno pri magneta forto

 Temas pri stranga forto de magneto, Greka filozofio havis du specajn fluojn.

 Unu el ili estis la klarigo per atomismo de Demokrito, Epikuro, Lukrecio kaj mekanika klarigo de Empedoklo, Diogeno, malfrua Platono, Plutarko ktp. Ili prenis vidpunkton de "ago tra medio."

 La alia estis vidpunkto de "ago trans distanco." Taleso, frua Platono, Aristotelo, Galeno kaj Areksandro klarigis magnetan forton kiel funkcion simila al vivaĵo. Kaj la klarigo ne iras en detalojn.

 La du vidpunktoj pri magneta forto refoje aperas en moderna scienco.

 Ĝis nun, filozofoj diskutis forton inter magneto kaj fero. Neniu diskutis forton inter du magnetoj. Kaj oni ankoraŭ ne sciis pri la funkcio de magneto kiel direkto-montrilo.

 La Itala historiisto Bertelli ne trovis mencion, ke magneto montras norden, en pli ol 700 rilataj grekaj kaj latinaj dokumentoj de la 6a jarcent a.K. ĝis la 11a p.K.

 Dum la sekvantaj mil jaroj aperis nek provoj klarigi la magnetan forton nek scienca observado de magnetoj. Sed tio ne signifas, ke oni perdis intereson pri magneta forto. Kontraŭe, magneto kaj ties magia forto ĉiam altiris intereson de homoj. Nur oni rakontis pri tio, el tute alia vidpunkto ol tiu de moderna fiziko.

☜Ĉapitro1 || Ĉaptro3☞