Ĉapitro 5 Konvertiĝo de mezepoka socio kaj malkovro de direktmontra eco de magneto
1. Konvertiĝo de mezepoka socio
Mezepokaj eŭropanoj komprenis magneton kiel magiecan fenomenon. Sed tiu afero multe konvertiĝis en la 13-a jarcento. Okazigis la ŝanĝadon tri homoj, kiuj estis Tomaso de Akvino, Petrus Peregrinus kaj Roger Bacon. Tri homoj, ĉiu en la 1260 jaroj verkis gravajn verkojn, kiuj enhavis novan konon pri magneto. La Eŭropa socio ŝanĝiĝis grande sur diversaj kampoj. Kaj oni eksciis, ke magneto povas montri direkton kaj oni komencis utiligi tiun econ de magneto por vojaĝo.
Ĝis la mezo de la 13-a jarcento, kristanismo reakiris sian regnon sur la Ibera Duoninsulo kaj Italujo venkinte Islamon. Komercado evoluis kaj eŭropanoj ekkontaktis kun Orientaj mondoj. En ĉi tiu epoko, Marko Polo ekvojaĝis al Oriento en la jaro 1271.
La Pariza Alta Kortumo estis fondita en 1250, kaj Simon de Montforto establis unuan parlamenton en Britujo. Sed li mem estis baldaŭ mortigita mizere. Iom post iom ŝtatoj formiĝis kaj ĝis la fino de la 13-a jarcento, homoj komencis senti, ke ili apartenas al ŝtatoj anstataŭ al eklezia komunumo.
Dum antaŭaj du jarcentoj, mezepoka Eŭropo spertis kelkajn revoluciajn novigojn pri tekniko por produktado. Samtempe, ili malkovris sciencon kaj filozofion de la antikva Grekujo kontaktinte la Islaman kaj Bizancan mondojn.
Homoj komencis uzi akvajn radojn kiel fonton de potenco por produktado. Ni vidos poste pri ĉi tiu temo. En agrikulturo homoj komencis uzi feron por kultivaj iloj kaj uzi forton de ĉevalo por kultivado. Kaj homoj kreis novajn kampojn el arbaroj kaj dezertaj regionoj. Plue klimato estis stabila tiutempe.
Kiel rezulto de evoluo de produktado en agrikulturo, unue la nombro de enloĝantoj kreskis, due prosperis interŝanĝo de superflua produktaĵo kaj trie naskiĝis urboj kiel lokoj de internŝanĝo de la produktaĵo kaj trafiko.
Regantoj dungis edukitojn el inter urbanoj kiel siajn oficistojn. Regantoj riĉigis siajn ŝtatajn kasojn pere de urbaj komercistoj, kiuj akiris privilegiojn anstataŭe. Tiuj urbanoj lernis legi kaj skribi kaj pro tio, la nombro de novaj subtenantoj de kulturo rapide kreskis. Tiu fenomeno rezultis finon de la epoko, kiam nur klerikoj estis portantoj de litera kulturo.
Urboj prosperis. Universitatoj estis fonditaj kaj centro de edukado iom post iom ŝoviĝis de ekleziaj edukejoj al universitatoj. La ŝovo estis preskaŭ finita ĝis la jaro 1250.
Kaj alia rimarkinda fenomeno okazis en tiu epoko. Francisko el Asizo kaj Domeniko el Guzman fondis ordenojn por almozantaj monaĥoj, kiuj agadis en la urboj. La organizoj metis altnivelan studadon kiel centran elementon de la ordenoj. Kaj ili provizis utilajn homojn al ĵus naskitaj universitatoj. Preskaŭ ĉiuj teologiaj laboroj en la 13-a kaj la 14-a jarcentoj estis faritaj de membroj de almozantaj ordenoj.
(("Ordenoj Almozantaj" https://eo.wikipedia.org/wiki/Ordenoj_almozantaj : Membro de Domeniko eltiris sian vivtenadon el almozado en urboj. Ankaŭ en Japanujo, kiam mi estis knabo, mi fojfoje vidis "taku-hacu(surmana bovlo)"-monaĥon de Budhismo. Ili vagas de pordo al pordo de domoj kaj elvoĉigis sanktajn poemojn de Budhismo. Kelkaj, ne ĉiuj, el homoj metis manĝaĵon aŭ moneron en la bovlon. Oni respektis tiujn monaĥojn kiel asketantojn distinginte de mallaborema almozulo.))
2. Malkovro de antikva scienco kaj tradukado
Kontakto kun islamanoj instigis eŭropanojn vidi kaj studi naturon alimaniere ol antaŭe. La Islama kulturo ankaŭ konservis kaj studadis antikvan grekan sciencon kaj filozofion, inter alie verkojn de Aristotelo.
Krucistaj ekspedicioj de la 1-a en 1096 ĝis la 7-a en 1270 ne donis multan kulturan influon al Eŭropo. Eŭropo lernis multon el la Islama kulturo senrilate al krucmilitoj, kiuj estis sole krudaj militiroj.
Girberto de Aurillac (950-1003) naskiĝis kiel filo de farmisto. Li lernis matematikon kaj astronomion en kataluna monaĥejo. Tiun regionon antaŭe estis reginta Islamanoj. Li senĉese altiĝis al superaj rangoj en la eklezio kaj finfine atingis la postenon de papo en 999 kaj fariĝis Silvestro la 2-a. Tiutempe, ŝanĝo de socia rango estis tre malofta afero. La tradicia misio de la eklezio post Aŭgusteno estis studado por religio. La studado por kontentigi scivolemon estis malpermesita. Sed Girbero deziris kongrui religion kaj racion. Li kuraĝis studi ankaŭ filozofion kaj sciencon. Li studis la astronomion de Ptolemeo kaj ellaboris ĉielan sferon. Li enkondukis arabajn ciferojn kaj revivigis abakon.
Petro la Venerinda (1092-1156) sentis, ke Eŭropo kuras multe malantaŭe de la araba mondo. Kaj li pensis, ke oni ne povas regi paganon kontentige nur per glavo. Li uzis grandan sumon da mono por aĉeti multajn dokumentojn pri Islama kulturo kaj antikva Grekujo. Kaj li varbis tradukantojn por traduki ilin de la araba al latino. Li eĉ tradukis la Koranon en 1143. Robert de Chester tradukis "algebro"-n de Al-Ĥorazmi. Ĉi tiuj aferoj okazis, ĉar oni kontaktis kaj komunikis kun la islama socio. Ĉefaj lokoj de tiuj kontaktoj estis Ibera duoninsulo kaj Sicilio.
Sur la Ibera duoninsulo, islamanoj pereigis la Visigotan regnon en 713 kaj Islama Granado estis reprenita de kristanoj en 1490. Dum tiuj 700 jaroj tie estis regno de islamanoj. Ankaŭ Sicilio estis sub islama regno de 902 ĝis dua duono de la 11-a jarcento. Pro tio, Iberujo kaj Sicilio havis multe pli altan staton ol Eŭropo kaj ekonomie kaj kulture. Islamanoj salte altigis produktivecon en agrikulturo, enkondukis novajn plantojn kiel kotonon, oranĝon, morusujon, sukerkanon kaj palmon, evoluigis minojn kaj prosperigis komercadon. Tiel Palermo kaj Kordoba kreskis al urbegoj, kiu havis pli ol 300 mil da enloĝantoj.
Plue islamanoj permesis agadon de kristanoj kaj aliaj religianoj. Tial Girberto povis studi en Iberujo, kiu estis sub regno de islamanoj.
Post la 7-a jarcento, islamoj disvastigis sian regnon kaj salte evoluigis ne nur ekonomian agadon sed ankaŭ la kvaliton de la kultura vivo, ĉar ili akceptis religiojn kaj kulturojn de konkeritoj kaj aktive sorbis ilin.
Kiam Alfonso la Kuraĝulo reakiris Iberujon por kristana regno en 1085, li ne forpelis islamanojn.
Alfonso kaj Normandoj atakis Islamon en Iberujo kaj Sicilio respektive. Normandoj konkeris Sicilion en 1072. Ankaŭ ili ne forpelis islamanojn. Ili eĉ prenis paganojn kiel membrojn de registaro. Normandoj konis mankon de sia kapablo por regado kaj ili bezonis fortojn de alte civilizitaj homoj.
Roĝero la 2-a(1095-1164) montris lertan diplomatian kapablon kaj stabiligis Sicilion. Li estis kosmopolito kaj amanto de liberalaj artoj. Li invitis multajn erudiciajn homojn ne nur el Eŭropo sed ankaŭ el la islama mondo. Dum lia regno, verkoj de Platono, Aristotelo, Ptolemeo ktp. estis tradukitaj. Tiel de Sicilio ekblovis nova vento en mezepoka Eŭropo, kiu estis katenita de kristana dogmo.
Ekde la fino de la 11-a jarcento ĝis la mezo de la 13-a, Eŭropanoj tradukis amason da verkoj, kiuj estis transdonitaj de generacio al generacio ene de islamaj kulturoj. Universitatoj de Eŭropo en la 12-a jarcento estis establitaj por absorbi ĉi tiun kulturan trezoron kiel komunan posedaĵon de homoj kaj transdoni ĝin al posteuloj. Sed ĉi tiu afero ankaŭ signifis, ke universitato estis por lerni per libroj. Ĝi ne estis por studi per observado kaj eksperimentoj. Ĉi tiu fakto fariĝis kaŭzo de alia problemo poste.
Ĉiuokaze, en tiu epoko, Eŭropo progresis en novan kulturan staton.
3. Komenco de direktmontrilo por vojaĝo
Ekuzo de kompaso por vojaĝo disvastigis kaj ŝanĝis komprenon de mezepokaj eŭropanoj pri magneta forto. La fakto, ke fera pinglo frotita de magneto direktiĝas al nordo kaj sudo, estis skribata en la verko de Ŝen Kuo(1031-1095) en la epoko de Dinastio Song, Ĉinujo. Kaj William Girberto diris, ke Marko Polo kunportis la konon al Eŭropo, sed la fakto estis, ke en Eŭropo la kompaso estis jam uzata 100 jarojn pli frue ol la reveno de Marko. Iuj opinias, ke la malkovro en Ĉinio estis transdonita pere de islamaj landoj al Eŭropo. Sed dokumento pri kompaso aperis pli frue en Eŭropo ol en la islama mondo. La aŭtoro supozas, ke la funkcio de kompaso estis malkovrita ankaŭ en Eŭropo sendepende de Ĉinio.
La unua dokumento, kiu menciis pri kompaso por vojaĝo, estis "De naturis rerum"(ĉ. 1190) de Nickum. Li skribis la verkon kiel manlibron por maristoj. Kaj aliaj homoj skribis pri ĝi en siaj verkoj. Do, ŝajnas, ke la kompaso jam estis konata tiutempe inter maristoj.
Onidire, posedanto de sekreto de kompaso kaŝis la aferon. Ĉar uzo de magneto estis ankoraŭ rigardakta kiel praktikado de magio.
4. Malkovro de direka eco de magneto
Jam en frua tempo de la 13-a jarcento, oni sciis, ke fera pinglo frotita de magneto direktas norden, kaj tiu karaktero estis praktike uzata kiel kompason. Sed tiu fakto estas ne sama kun la kono, ke magneto mem havas direktan econ sin orientigi al nordo-sudo, ĉar oni ne rekonis, ke la fera pinglo frotita de magneto mem fariĝis magneto. Oni pensis, ke fera pinglo estas metalo kaj magneto estas ŝtono, ĉar tradicie ĝi estis klasifikita tiel. Nome, fero kaj magneto estis materialoj de diversaj specoj.
En la dokumento de Ŝen Kuo, estis skribite, ke kaj magnetizita fero kaj magneto mem direktas suden. Kaj en Ĉinujo estis konate, ke oni povas uzi magneton mem por kompaso. Michael Scotus faris la unuan artikolon pri la kapablo de magneto mem, kiu montras direkton:
Estas ŝtono, kiu altiras feron kaj sin direktas al la loko de la norda monto. Kaj estas alispeca ŝtono, kiu forpuŝas feron kaj sin direktas al la loko de la suda monto.(p.188 l.8-l.13)
La studoj de Scotus pri magneto estas tre gravaj por la historio de la scio pri magneto. Multaj dokumentoj tiutempaj bazis sur dokumentoj de antaŭuloj aŭ onidiro, sed Scotus mem observis kaj eksperimentis. Tia sinteno por alfronti naturon estis nova fenomeno en mezepoka Eŭropo. Tial ni vidu pri Scotus kaj lia patrono Frederiko la 2-a.
5. Michael Scotus kaj Frederiko la 2-a
Michael Scotus (1175-1232) kaj lia subtenanto, Frederiko la 2-a (1194-1250), staras ĉe turnopunkto de la vidmaniero pri naturo en mezepoka Eŭropo. Honorio la 3-a, tiutempa papo, taksis Scotus-on kiel homon, kiu el ĉiuj erudiciuloj scias aparte multon pri naturo. Li estis dungita de Frederiko la 2-a kiel astrologo kaj menciita kiel magiisto en "La Dia Komedio" de Dante kaj "Dekamerono" de Boccaccio. Li mem verkis librojn kaj tradukis multajn verkojn de la greka naturscienco. Li tradukis kelkajn verkojn pri bestoj de Aristotelo el la araba al la latino kaj eldonis sub la titolo "Pri la bestoj." Li ankaŭ tradukis aliajn verkojn de Aristotelo kaj aldonis klarigojn. Ĝi helpis multe por prezenti la natursciencon de Aristotelo al tiutempa Eŭropo.
Ankaŭ la araba filozofo Averoeso(aŭ Ibn Luŝd 1126-1198) klarigis verkojn de Aristotelo. Laŭ Aristotelo, mondo estas eterna kaj moviĝas per sia interna leĝo. Li neis ekziston de Dio, kiu estas ekster la mondo kaj ĉiopova. Tial lia filozofio estis kontraŭ kaj kristanismo kaj islamismo. Averoeso opiniis, ke religia vero kaj filozofia vero estas ne samaj aferoj. Eĉ la afero, kiu estas religie malĝusta, povas esti ĝusta filozofie. Li temis pri rilato de Islamismo kaj filozofio sed pro aserto de ĉi tiu duobla normo, li estis kulpigita de kristanisma flanko, ĉar Michael Scotus tradukis fervore ankaŭ la verkaron de Averoeso, kiu enhavis kaj klarigon pri verkoj de Aristotelo kaj sian opinion de duobla normo. Kaj ili estis ŝatataj de studantoj en Eŭropo. Scotus trovis Averoeso-n, kiam li ankoraŭ ne tre fama eĉ en Islama mondo.
Laboro de Scotus ĉefe temis pri bestoj el la vasta studkampo de Aristotelo. Ĝi konsistis el multaj kolektadoj de unuopaj faktoj, kiuj estis trovitaj empirie kaj indukte.
Frederiko la 2-a patronis Scotus-on. Li estis la unua reĝo en Eŭropo, kiu realigis absolutismon kontraŭ feŭdismo kaj havis grandegan potencon en politiko kaj ekonomio. Li ankaŭ fondis la universitaton de Napolo, kiu estis sendependa de la eklezio, kaj tie Tomaso de Akvino, la sekva gravulo en la histoio de la scienco, studis.
Frederiko la 2-a patronis multajn erudiciulojn senrilate al religioj kaj gentoj. Li mem verkis sciencan verkon "De arte venandi cum avibus (Pri arto de ĉasado per birdo)." Ĝi temis pri la ekologio kaj la anatomio de birdo. Kaj li skribis rimarkindan antaŭparolon:
Ni obeis Aristotelon dum li alvokis al nia racio. Sed tra nia peniga sperto ni ne povis obei komplete al li. Ni havas kroman kialon por ne obei la reĝon de filozofio. Ĝi estas, ke Aristotelo ne konas la praktikan falkoĉasadon. Sed ni ĉiam ĝuis ĉasadon kaj ni estas lertaj ĉasistoj. En "Animalium(bestoj)" de lia verko, ni vidas multajn citaĵojn de aliaj verkintoj. Li ne certigis ilin mem, kaj ankaŭ verkintoj de li citis el aliajn verkojn. El onidiro oni ne povas naski firman kredon pri vero.(p.196 l.1--l.7)
La plejparto de la studantoj de Aristotelo blindiĝis pro la grandioza sistemo de lia filozofio sed Frederiko la 2-a rekonis erarojn de Aristotelo. Frederiko la 2-a kritikis Aristotelon de la starpunkto de pozitivismo, kiu fariĝis baza maniero de naturscienco en 200 aŭ 300 jarojn poste.
Ĝis tiam oni senkondiĉe kredis tion, kiuj estis skribitaj en libroj. Sed Frederiko la 2-a deklaris, ke li estimas sian sperton pli ol dokumentojn.
☜Ĉapitro4 || Ĉaptro6☞Ankoraŭ ne estas preta.